Intervjuo kun Moses Byamungu
farita de Arlain Kizeydioko Mayinda, Nacia Direktoro de ADEAM
Arlain Kizeydioko Mayinda:
Mi estas la Nacia Direktoro de ADEAM (Asocio de Esperantistoj por la Monda Helpo). Mi estas instruisto de kursoj, antaŭa ĝenerala sekretario de DKEA (Demokratia Kongolanda Esperanto Asocio) kaj antaŭa ĝenerala sekretario de la Afrika Komisiono de UEA (Universala Esperanto-Asocio). Mi estas kunfondinto de la klubo Verda Flago.
Hodiaŭ mi havas la honoron intervjui Moses Byamungu, aktivulo, edukisto kaj artisto, kiu travivas la malfacilan situacion en Bukavu.
AMK :
1. Bonvolu prezenti vin al niaj legantoj.
MB:
Mi nomiĝas Moses Byamungu, Esperanto-instruisto ĉe Panzi Esperanto-klubo, kunordiganto de COPROFER a.s.b.l, artisto-komponisto de kantoj en Esperanto, eksprezidanto de DKEJO, individua membro de UEA kaj TEJO, kaj delegito de ADEAM-Monda-Helpo en Bukavu.
Mi estas edziĝinta kaj havas kvar infanojn.
AKM : Kiel komenciĝis la nuna kriza situacio en Bukavu?
MB :
La milito en Bukavu: la loĝantaro komencis sentiĝi maltrankvila post la kapto de la urbo Goma.
Du semajnojn antaŭ la falo de Bukavu, iuj homoj (familioj) kiuj havis la rimedojn por vojaĝi, fuĝis al Burundo kaj Uvira.
Ekde merkredo, la 12-a de februaro 2025, la provincaj aŭtoritatoj komencis forlasi la urbon, kaj ĵaŭdon, la 13-an de februaro, la urbo estis tute sen soldatoj, policanoj aŭ ŝtataj oficistoj, kaj ĉiuj ŝtataj oficejoj estis jam fermitaj.
Ni malriĉuloj havis teruran vesperon.
Ekde la 16-a horo ĵaŭde, la pafado komenciĝis tra la tuta urbo, kaj vendrede, la 14-an, ni ĉiuj kaŝiĝis sub niaj litoj ĝis la vespero.
Dimanĉe, la 16-an de februaro, tre frue matene, la tuta urbo Bukavu jam estis sub la kontrolo de la M23/Ruandaj ribelantoj.
AKM : Kio estas la nuna situacio en la urbo?
MB :
La nuna situacio estas tre maltrankviliga. Ĉiutage okazas mortigoj, malsato, neniu laboro.
Unuvorte, ni jam estas rifuĝintoj ene de niaj hejmoj.
AKM : Ĉu estas bazaj mankoj de vivrimedoj, kiel akvo aŭ elektro?
MB :
Jes, estas manko de trinkakvo kaj kelkfoje ankaŭ de kurento.
AKM : Kiel vi sukcesas akiri akvon ĉiutage?
MB :
Por akiri akvon, tiuj, kiuj loĝas apud la lago, uzas akvon el la lago, kaj aliaj uzas akvon el defluejoj kaj riveroj.
AKM : Ĉu vi renkontas rekte la ribelantojn? Kion ili postulas?
MB :
Ni tre timas vidi ilin, sed ni ne havas elekton. Ili devigas nin iri al ili kaj fariĝi anoj de M23.
Ĉiusabate estas deviga komunumlaboro, kaj poste ni devas aĉeti kuponon po 1000 kongolaj frankoj.
AKM : Ĉu vi ricevis ian humanitaran helpon de organizoj aŭ institucioj?
MB :
Ĝis nun ni ankoraŭ ne ricevis humanitaran helpon.
De tago al tago nin atakas malsato. Estas granda milito, kiun ni nun travivas, kaj neniu venas por helpi nin.
Ni estas blokitaj.
AKM : Kion, laŭ vi, celas la ribelantoj per siaj agoj?
MB :
Laŭ ili, ili ne volas la regadon de la nuna respublika prezidanto, sed laŭ niaj analizoj, ili volas la balkanigon de la regiono.
Ni estas blokitaj ĉi tie, sincere, kaj ni mortos pro malsato kaj pro ĉi tiu sankrizo.
AKM :
Mi kore dankas vin, Moses B, pro via tempo kaj pro la kuraĝo rakonti vian sperton. Ni faros ĉion eblan por plialtigi la konscion pri via situacio.

Dankon kara Arlain por via laboro kiu helpas montri al la tuta mondo la malfacilajhoj de Konganoj en la orienta parto de DR Kongo. Kuraghon al nia kara Byamungu kiu ne hezitis kuraghe partopreni.