Renato Corsetti , naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo kaj mortis en Londono la 1-an de februaro 2025 , estis itala esperantisto kaj lingvisto, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA)de 2001 ĝis 2007. Iama prezidanto de la Itala Federacio de Esperanto kaj fervora propagandisto de Esperanto.
La morto de S-ro Renato Corsetti estas grandega perdo por la Esperanto-movado. Baobabo disfalis kaj libroŝranko ĵus konsumiĝis. Renato ĉiam havis tempon por io ajn rilata al Esperanto. Li apenaŭ plendis pri Esperanto-aferoj, li ĉiam havis tempon kaj energion por Esperanto. Mi memoras, kiel oni incitetis lin ĉe ĉiu el liaj aperoj dum la 109-a Universala Kongreso de Esperanto en Arusha, Tanzanio. Serioze, Renato estis la stelo de la kongreso inter afrikaj esperantistoj. Li konservis proksiman rilaton kun la afrikaj esperantistoj, al kiuj li donis multajn instrukciojn, provizojn de lernmanlibroj ktp. Pro tio li estis la stelo de la Arusha kongreso, ĉiuj afrikaj esperantistoj volis foti kun Renato. Mi memoras denove, ke mi devis interveni por diri, ke la viro estas maljuna kaj ke liaj amikoj devus lasi lin ripozi anstataŭ inciteti lin per fotaj sesioj. Renato estis unuspeca, vidi lin foriri tiel por la postvivo estas tro dolora. Kion ni povas memori de li, fervora defendanto kaj propagandisto de la lingvo Esperanto, amiko de la Esperanto-movado en Afriko. Notinde estas, ke Renato multe kontribuis al la firmiĝo de la Afrika Esperanto Movado kaj fakte spertis sian tutlastan Universalan Kongreson en Afriko.
Arlain kizeyidioko
