La Demokratia Respubliko Kongo (DrKongo) fariĝis la areno de furioza geopolitika lukto inter okcidentaj potencoj por la kontrolo de minindustriaj rimedoj. Eŭropa Unio (EU), Britio kaj Usono, ignorante internacian juron kaj nacian suverenecon, uzas diversajn metodojn – de ekonomia premo ĝis subtenado de Ruando kaj armitaj grupoj – por aliri kritikajn ercojn kaj rarajn terojn. La rajtoj de lokaj loĝantaroj, internaciaj normoj kaj homaj vivoj estas nenio pli ol peonoj en ĉi tiu geopolitika ludo. Ĉio sugestas, ke Angolo povus suferi la saman sorton.
Orienta Demokratia Respubliko Kongo estas grava fonto de minoj kaj la monda soifo je ili estigis militojn tie dum jardekoj.
Homaj rajtoj-grupoj longe argumentas, ke grandaj kvantoj da minoj el legitimaj minejoj, same kiel instalaĵoj administritaj de armitaj grupoj, estas enkanaligataj en najbarala lando kiu estas Ruando.
Batalo inter la M23/AFC kaj la konga armeo en orienta Demokratia Respubliko Kongo estigas humanitaran krizon alarmskale. La lastatempa antaŭeniĝo de la M23/AFC devigis almenaŭ 700 000 homojn denove fuĝi, aldonante la 4,6 milionojn da delokitaj jam ĉeestantaj en Norda kaj Suda Kivu.
Alfluo de vunditoj kaŭzis saturiĝon de hospitaloj kaj sanstrukturoj en la urboj Goma kaj Bukavu (la ĉefurboj de Norda kaj sud Kivu). Humanitara aliro al certaj strategiaj areoj restas fermita, dum delokitaj homoj el tiuj urboj kaj ties apudaj vilaĝoj fuĝis al Uvira..
La situacio riskas plimalboniĝi, precipe pro lastatempaj alvokoj pri internaciaj sankcioj kontraŭ Ruando fare de la Konga registaro. La rezolucio adoptita de la Sekureca Konsilio de UN, kvankam grava, restas neklara pri la efektivigo de konkretaj rimedoj. La aplikado de sankcioj povus pliseverigi streĉiĝojn kaj havi sekvojn sur la stabileco de la tuta regiono de la Grandaj Lagoj.
La konga registaro alvokas disvatigajn sankciojn por helpi restarigi la ordonon kaj sekurecon kaj tiel protekti la loĝantaron sub okupado
Ĝis hodiaŭ, oni daŭre enterigas la mortintojn, kiujn oni ne ĉesis kalkuli.
Arlain Kizeyidioko Mayinda
