LA MONDA HELPO MANIFESTO

helpi homojn en evolulandoj

 

sen monaj rimedoj, provizante ilojn por konstrui mem zorgantajn ekovilaĝojn.
En ĉi tiu Dokumento estas priskribita kion Monda Helpo volas atingi. Tial ĉiuj agadoj , kiujn oni faros nome de Monda Helpo estu bazitaj sur ĉi tiu dokumento

1. La organizo MH intencas helpi homojn en malriĉaj landoj de la tero, kiuj lernis Esperanton kaj deziras uzi la lingvon kiel ponton inter nacioj kaj kiel ilo por spirita progreso kaj materia bonfarto.

2. La helpo, ĝenerale, NE REALIĜU REKTE al INDIVIDUAJ petantoj per sendado de financaj rimedoj, sed per:

  • Ekspedicioj , kiuj alportu loke al esperantistaj grupoj (agnoskitaj de Monda Helpo) necesajn aparatojn, ilojn, teknikaĵojn, gvidistojn, klerulojn por konstrui/asembli/funkciigi maŝinojn por produkti materialojn kaj energion por elpreni akvon de atmosfero, por produkti loke manĝaĵojn ne invadantajn la ekosistemon establante laùeble veganajn ekovilaĝojn .
  • Uzo de amasfinancado-retejoj kunlaborantaj kun MH profitigante monon precipe por la agado de Monda Helpo por havigi al la landaj delegitoj monon por, agorde kun la estraro de Monda Helpo, subteni agadojn kaj projektojn jam komencitajn de la E-Kluboj agnoskitaj de Monda Helpo. Krome la landaj delegitoj, elektos la petojn de individuaj esperantistoj , por ke tiuj aperu elstare en tiuj retejoj, tiel ke eblos havigi al ili aĵojn kiel eluzitajn kaj funkciantajn poŝtelefonojn, librojn, ktp.

3. La plej bona helpo estu, laŭ punkto 2a, la estigo de memsubtenantaj ekovilaĝoj , kie la loĝantaj homoj tre bone vivu sen polui atmosferon, akvon kaj grundojn. Per tiuj ekovilaĝoj, la homoj sekvantaj la plej modernajn ekologiajn sintenojn de sinergia agrikulturo laŭ Masanobu Fukuoka kaj Emilia Hazelip, en tropika ĉirkaŭaĵo, ne bezonantaj varmigilojn au nerenoveblajn movigenergiojn, nek putojn (ĉar jam ekzistas maturaj simplaj teknologioj por elpreni puran akvon el atmosfero), povos kreskigi nur fruktarbojn, fruktarbidojn, kaj legomojn , kiujn oni povas manĝi krudajn. Tial ne estos breditaj bestojn , ĉar ili eluzas la akvon , ke la homoj bezonas por kultivi la teron kaj por trinki kaj por higienaj celoj. Bredi kokinojn estas malbona por la sano , ĉar tiaj birdoj estas inkubaĵo de virusoj ( Rotavirusoj, Gripavirusoj) kaj bakterioj (Salmonelloj, Stafilokkoj): tio estas la kialo de multege da mortoj pro malsanoj. Precipe en varmegaj regionoj la virusoj kaj bakterioj multobliĝas plej rapide. En dome bestoj estos permesitaj nur kiel helpantoj ( blindul-gvidantoj, karesaj bestoj, ktp). La ekovilaĝoj situos malproksime de aliaj vilaĝoj kaj urboj, tial , se homoj ŝatus tamen manĝi viandaĵojn au kaseoproduktojn au ovojn ili devus aĉeti ilin propramone ekster la ekovilaĝoj.

4. Kompreneble antaŭ ol estigi tiujn ekovilaĝojn necesas kelkaj antaŭaj agadoj. La homoj , kiuj gvidos ilin devos esti la samaj kiuj estras la lokajn E-klubojn, Ili devos esti tre honestaj kaj fidindaj homoj, devos esti instruitaj pri teknikaj aferoj rilataj al sinergia hortikulturo, renovigaj energioj, nutraĵscienco kaj praktiko, kaj samtempe devos havi sperton pri gvidado de la estontaj loĝantaroj de la vilaĝoj.

5. La landaj asocioj de MH kunlabore al la internacia organizo de Monda Helpo elektos la taŭgajn E-klubojn (kaj precipe la estrojn de la vilaĝoj) per kiuj oni komencos la eksperimentojn de la ekovilaĝoj.

6. La grundoj de la ekovilaĝoj laŭeble estu aĉetitaj aŭ luitaj dum 99 jaroj de la Landaj Asocioj de Monda Helpo, kaj la financado de tiu aĉetado povus okazi per amasfinancado au/kaj per donacoj de entreprenoj au/kaj kunlaboro de landaj delegitoj de ne malriĉaj landoj.

7. Estas grave , ke la fondaĵo de la ekovilaĝoj estu sub la flugiloj: a) de aliaj internaciaj pacaj organizoj kiuj sendos observantojn; b) de la registaroj , kie agas la landaj asocioj. Tiuj registaroj laŭ neceso sendu, ekster la limoj de la ekovilaĝoj, policanojn au armeanojn por gardi kontraŭ eblaj krimuloj

 

Kiel naskiĝis la ideo? Ofte homoj deziras helpi esperantistojn en siaj landoj kaj eksterlande, pro diversaj kaj pruvitaj kialoj. Tamen, ekzistas malhonestaj individuoj, kiuj trompas fidante en la movado, petante monon por neekzistantaj celoj. La membroj de la naciaj asocioj de Monda Helpo Federacio havas la rajton diskuti kaj sugesti, ke la helpado okazu per materialaj aŭ inteligentaj rimedoj, ne per monaj rimedoj.
Ĉi tiu retpaĝo enhavas la aprobitajn projektojn de la demokrate elektita konsilantaro de la asocioj. La projektoj povas esti resumitaj jene:
1. Organizi ekspediciojn en kunlaboro kun lokaj asocioj por konstrui pilotajn ekovilaĝojn, provizante ilin per aparatoj, iloj, teknikoj, gvidantoj, por konstrui, kunmeti kaj uzi maŝinojn por produkti materialojn kaj energion, kaj teĥnikojn por preni akvon el la atmosfero, kaj metodoj por produkti manĝaĵon loke, konservante la ekosistemon.
2. Kolekti monon por subteni lokajn eko-susteneblajn projektojn lanĉitajn de naciaj asocioj membroj de Monda Helpo Federacio
3. Krome, naciaj delegitoj elektos petojn de lokaj delegacioj kaj provizos utilajn objektojn por ĉiutaga uzo, kiel funkciantajn kaj uzeblajn poŝtelefonojn, ilojn por terlaborado aŭ konstruado, por plibonigi la vivkvaliton de la lokaj grupoj.

Stariĝu por nia naturmondo per Monda Helpo. Ĉiu akro , kiun ni protektas, ĉiu rivera mejlo restaŭrita, ĉiu specio revenigita de la danĝero estingi , komenciĝas de vi. Via subteno helpos agi sur la tereno per konstruado de ekovilaĝoj en la ekvatoraj arbaroj, kio rezultos en ilia konservado kaj helpado al la subtena disvolviĝo de la kamparaj regionoj.