Adeam: Esperantistoj en agado por tutmonda helpo.

 Sub la gvido de D-ro Pier Luigi Simari, grupo de esperantistoj sindevigataj por daŭripova estonteco en Demokratia Respubliko Kongo unuiĝintaJ ene de neregistara kaj humana organizaĵo: Adeam. 

 Nia celo: Protektu la naturon, batalu kontraŭ malriĉeco kaj konstruu pli bonan estontecon.

 La evoluanta mondo, kaj precipe Kongo, alfrontas amason da defioj, inkluzive de malriĉeco kaj sanproblemoj.  Multaj loĝantoj, ĉu ili loĝas en urboj aŭ en la kamparo, estas elmontritaj al malsanoj ligitaj al malbonaj sanitaraj kondiĉoj kaj poluo.  Tial ni aliĝis al Komitato pro Monda Helpo, organizo kiu antaŭenigas la kreadon de ekovilaĝoj.

 Niaj konkretaj agoj:

 Humana helpo: Ni precipe kolektis monrimedojn por la kuracado de s-ro Jackson Mafuila Mavomo.

Daŭrigebla agrikulturo: Ni lanĉis projekton pri kultivado kaj ĝardenado de manioko en Mbanza Ngungu

Teknologio por disvolviĝo: Ni kolektis uzitajn poŝtelefonojn por plibonigi komunikadojn en komunumoj.

 Kial ekovilaĝoj?

Ekovilaĝoj reprezentas novigan kaj daŭrigeblan solvon por alfronti mediajn kaj sociajn defiojn.  Integrante ekologiajn praktikojn kiel renovigebla energio, organika agrikulturo kaj daŭrigebla konstruado, ekovilaĝoj plibonigas la vivokvaliton de siaj loĝantoj reduktante sian efikon sur la planedo.

Aliĝu al ni por konstrui daŭrigeblan estontecon en Kongo. Via subteno, ĉu financa, ĉu perspeca aŭ simple per konsciigo pri nia agado, estas altvalora. 

Kune, ni kreu mondon kie homo kaj naturo vivas harmonie.

Arlain Kizeyidioko kunordiganto de Adeam ( en la Bildo en Arusha)