Pri Ni

Dottor Pier Luigi Simari

Pier Luigi Simari, financa konsilanto de ADEAM, kiel prezidanto de la Komitato pro Monda Helpo, morale kaj finance kontribuis al la fondigo de ADEAM. Li estis familia kuracisto en Salorno dum proksimume 30 jaroj.”

 

Arlain Kizeyidioko Mayinda

Arlain Kizeyidioko Mayinda estas la Nacia Direktoro de ADEAM (Asocio de Esperantistoj por la Monda Helpo). Li estas instruisto de kursoj, antaŭa ĝenerala sekretario de DKEA (Demokratia Kongolanda Esperanto Asocio) kaj antaŭa ĝenerala sekretario de la Afrika Komisiono de UEA (Universala Esperanto-Asocio). Li estas kunfondinto de la klubo Verda Flago.

Jacques Yende

Jacques Yende estas la Teknika Kordinatoro kaj ankaŭ instruisto de kursoj kaj fondinto de la esperanta klubo en Moanda.

Jackson Mafuila Mavomo

Jackson Mafuila Mavomo estas la sekretario, li estas la plej malnova Esperanto-instruisto (dum pli ol 45 jaroj) en la Demokratia Respubliko Kongo. Li aktive agas inter aliaj kun infanoj kaj blinduloj, kaj estas la iniciatinto de pluraj Esperanto-kluboj en diversaj urboj de Kongo, kiel Kinŝaso, Kwilu-Ngongo, Kimpese, Boma kaj Kasi. Krom inciti agrikulturon, li ankaŭ tre aktive avertadas la junularon koncerne la danĝeran tendencon sovaĝe migri “naĝante” al Eŭropo.

Moses Byamungu

Moses Byamungu estas instruisto de kursoj kaj fondinto de la esperanta klubo en Panzi, li estas la respondeculo pri logistiko.

Alexandrine Omba

Alexandrinee Omba estas la Financa Kordinatoro. Ŝi estas fondinto de EVA (Esperantista Virina Asocio de Afriko) kaj instruisto de kursoj, kaj antaŭe estis ĝenerala sekretario de DKEA.

Emile Malanda

Emile Malanda estas la administracia kordinatoro kaj itinera ambasadoro, li estis prezidanto de DKEA (Asocio de Esperanto de la Demokratia Respubliko Kongo), sekretario de ILEI kaj ankaŭ Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA.Kunordiganto kaj fondinto de la Interkultura Centro pri Vivantaj Lingvoj en Sud-Afriko kaj membro de Sudafrika Esperanto-Asocio. Delegito cxe Nacia Komisiono por UNESKO en DRKongo pri E-agadoj. E-instruisto