Projektoj

NI helpas homojn en evolulandoj

Antaŭ ol krei la unuan ekologian veganan piloto vilaĝon, estas necese iniciati kelkajn antaŭpreparajn aktivecojn de fundamenta signifo, inkluzive de formado de kadraro kaj teknikaj operantoj. Inter la kadraro, la gvidantoj devos esti honestaj kaj fidindaj, krome bone informitaj pri temoj rilataj al sinergia hortikulturo, regeneraj energioj, scienca kaj praktika nutrado. Samtempe, estas esence, ke ili havu signifan sperton en la estrado de komunumoj. La teknikaj operantoj devos esti spertaj pri la mastrumado de fotovoltaikaj, ventenergiaj, kaj forcejaj instalaĵoj, sinergia hortikulturo kaj permakulturo, biodomoj, kaj bonaj eko-sustenaj praktikoj.

En la aŭtuno de 2020, dank’al la laboro de doktoro Pier Luigi Simari, sinjoro Arlain Kizeyidioko Mayinda estis nomumita ĉefa delegito por la Demokratia Respubliko Kongo. Per lia prepara laboro, sukcese estis formita vasta reto de 9 regionaj delegaĵoj, procezo , kiu sukcesis en la printempo de 2022. Proksimume fine de aŭgusto 2022, la plej kvalifikitaj gvidantoj de tiuj delegaĵoj estis pretaj engaĝiĝi en la fondado de la “Asocio de Esperantistoj de  DRKONGO por Monda Helpo”(ADEAM – Asocio de Esperantistoj por la Monda Helpo).

Projekto de lernejo por trejnado de ekspertoj de vegaj ekovilaĝoj

Projekto de lernejo por trejnado de ekspertoj de vegaj ekovilaĝoj

Por eduki individuojn (estrarojn, teknikistojn kaj specialigitajn laboristojn, kiuj konstruos la teĥnika-organizan strukturon de la ekvilaĝoj), oni starigos pilotejon unue en situo apud la rurara regiono ne malproksima de la ĉefurbo de la Demokratia Respubliko Kongo,...

Prototipoj de moviĝaj sunenergiaj instalaĵoj kaj sunbakiloj

Prototipoj de moviĝaj sunenergiaj instalaĵoj kaj sunbakiloj

Malgrandaj fotovoltaikaj instalaĵoj kaj sunbakiloj kun elektromotoroj kun grandaj radoj por moviĝi sur neregula tereno, post la kreado de la prototipoj, ili estos konstruitaj en la pilota ekovilaĝo kaj distribuitaj al aliaj ekovilaĝoj.

Komunikado per uzataj porteblaj inteligentaj aparatoj

Komunikado per uzataj porteblaj inteligentaj aparatoj

Nun ADEAM lanĉis sian unuan projekton: "Komunikado per uzitaj poŝtelefonoj" Tiu projekto estas antaŭenigo al pliaj projektoj, ĉar la Demokratia Respubliko Kongo estas vasta nacio, kies areo egalas tiun de Eŭropa Kontinento, do estas neeble , ke la diversaj regionaj...

HORTIKULTURA PROJEKTO DE MONDA HELPO- ADEAM:

HORTIKULTURA PROJEKTO DE MONDA HELPO- ADEAM:

Kulturo de brasiko kaj poreo kiu ne suferas la pluvoperiodon, kiam ne pluvas eblas akvumadi la plantojn, laú bezono.Tial estis kontraktita luado de duonhektaro en Mbanza Ngungu je 2km de la loko kie oni praktikas la merkatĝardenadon.Sro Emile Malanda venis en Mbanza...